Ixtlahuacán de los Membrillos
Ixtlahuacán de los Membrillos | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Jalisco | ||
Regiono | Centro | ||
Poŝtkodo | 45850 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 420 | ||
Loĝdenso | 369 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 20°21′N 103°12′U / 20.35°N, 103.2°U (mapo) | ||
Alto | 1 590 m | ||
Areo | 184,25 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ixtlahuacán de los Membrillos Municipality [+] | |||
Ixtlahuacán de los Membrillos estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Ixtlahuacán de los Membrillos. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 044. La nomo Ixtlahuacán de los Membrillos estas tute ekzemple de la kultura miksaĵo, ĉar Ixtlahuacán estas indiĝena vorto, dum "de los Membrillos" signifas en la hispana "de la Cidonioj".
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ixtlahuacán de los Membrillos apartenas al la regiono Centro kiu situas, kiel jam diras la nomo, en la centro de la subŝtato Jalisco (la ĉefa urbo estas Guadalajara). Al tiu regiono apartenas 14 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 23420 loĝantojn. El tiuj estis 11522 viroj kaj 11898 virinoj. La komunumo havas surfacon de 184,25 km². La meza alteco estas 1590 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 19,8 C. En la komunumo estas 797,9 mm da precipitaĵo jare.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 6492 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6025 scipovis legi kaj skribi kaj 461 viroj estis analfabetoj. Do 7.1 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 6537 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6073 sciis legi kaj skribi kaj 454 virinoj estis analfabetoj. Do 6,95 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Ixtlahuacán de los Membrillos vivis 17956 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 34 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,189 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ixtlahuacán de los Membrillos Arkivigite je 2006-11-29 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)